Rezultoj de la enketo pri ĉesigo aŭ daŭrigo de la interreta elsendo

Jam finis la enketo pri plidaŭrigo aŭ ĉesigo de la interreta ĉiutaga elsendo de Radio Aktiva.

La rezultoj videblas ĉi tie:

http://radioaktiva.uyserv.com/enketo1/rezultoj.html

En la venonta podkasto aperos komentarioj pri la rezultoj kaj pri la decido pri la estonteco de la interreta elsendo de Radio Aktiva.

Radio Aktiva denove funkcias

De antaŭ 2 tagoj Radio Aktiva denove funkcias ĉiutage.

La respondeculoj pri la elsendoservilo solvis la problemojn kaj ni denove povas elsendi ĉiutage kaj tuttage kiel kutime.  Vizitu http://radioaktiva.esperanto.org.uy aŭ en via aŭskultilo malfermu la jenan adreson: http://secure.interuy.com:3220

Ni rememorigas vin, ke ankoraŭ daŭras la enketo pri la pludaŭrigo aŭ ĉesigo de la ĉiutaga elsendo de Radio Aktiva. La enketo finos la 30an de aprilo; ĝis tiam vi havas tempon por respondi la enketon. La adreso estas:

http://radioaktiva.uyserv.com/enketo1

La enketo estas en Esperanto kaj la hispana, kaj oni rajtas respondi per iu ajn el tiuj lingvoj.

La estonteco de la interreta elsendo de Radio Aktiva dependas de vi.

Amike,

Daniel

La Roko #14

Plena je muziko!

 

En ĉi tiu numero vi trovos malmultajn vortojn kaj multe da muziko.

Vi ĝojos aŭskultante al Rogxer Borgxes, Persone, La Porkoj kaj Strika Tango.

Fermas la numeron Kore.

De ĉi tiu numero konserviĝis la versio je 96 kbps, do oni povas bone aprezi la muzikon.

Bonan aŭskultadon!

 
icon for podpress  La Roko #14: Play Now | Play in Popup | Download

Elsendo de Radio Aktiva estas interrompita pro teĥnikaj problemoj

Pro problemoj de la elsendoservilo, la interreta elsendo de Radio Aktiva estas interrompita.

Nun ni kontaktas la respondeculojn de la servilo, por plirapidigi la solvadon. Apenaŭ la servilo funkcios denove, Radio Aktiva rekomencos sian ĉiutagan elsendon.

Dume, ni invitas vin elŝuti niajn podkastojn kaj la programerojn de La Roko.

Bv. pardoni la ĝenon.

La Roko #13

Plejparto de ĉi tiu numero de La Roko estas dediĉita al Bruemaj Najbaroj kaj JoMo, kun informaĵoj kaj muzikaĵoj de la artistoj.

Krome, inter la du partoj vi ĝuos muzikon de Roĝer Borĝes, kaj fermas ĉi tiun 13an numeron la muziko de La Porkoj.

 
icon for podpress  La Roko # 13: Play Now | Play in Popup | Download