Ĉi tie vi povas elŝuti aŭ aŭskulti la kvaran numeron de nia podkasto.
Ĉi tiu podkasto estas speciala por ni, pro tio ke ĝi estas la unua podkasto aperinta post la unua jaro da ekzistado de Radio Aktiva. Tial vi trovos en ĝi mallongan rememoron pri la celoj de la radio kaj la podkasto, kaj pri la atingoj kaj malatingoj dum ĉi tiu unu jaro da vivo. Sed ankaŭ muzikaĵojn, novaĵojn, rakontojn por infanojn kaj la lasta parton de la prelego “Trompoj per Interreto” vi trovos ĉinumere. Elŝutu kaj ĝuu ĝin!!!
Enhavo de la Podkasto #4
01- Prezentado de la podkasto (fona muziko “Nokta miksajxo” de DJx Kunnar)
02- Muziko “La geamantoj sur la verda benk’” de Jacques Yvart
03- Pri la unua jaro de Radio Aktiva - Celoj de la radio kaj la podkasto, atingoj, malatingoj (1a parto)
04- Pri la malapero de eksterlanda elsendo de RAI
05- Lasta minuto de la esperanta elsendo de RAI
06- Legado de alvoko de Renato Corsetti por la dauxrigado de reta elsendo de RAI
07- Muziko “Esperantujo Mia” de Bruna Sxtona
08- Pri la unua jaro de Radio Aktiva (lasta parto)
09- Lasta parto de la prelego de Weschler pri “Trompoj per Interreto”, dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto.
10- Muziko “Joan del Riu” de Kaj Tiel Plu
11- Novajxo pri Radio Havano - nun elsxuteblas sonarkivojn de la elsendoj
12- Porinfanaj Rakontoj: La Bremenaj Muzikistoj
13- Muziko “Ni dancu en la rondo” de Coletaneas
14- Primovada Spaco: Prezentado de IFEF (Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj)
15- La Roko: parton de la 2a numero de la rokmuzika programo
Klaku per la dekstra butono sur la ligilo por elŝuti la podkastojn.
Podkasto #4 - Radio Aktiva - Alta kvalito [77:02m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (316)
Podkasto #4 - Radio Aktiva - Malalta kvalito [77:02m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (194)


Lastaj komentarioj