En ĉi tiu numero -aranĝita kaj elsendita dum la fino de oktobro 2006- aperas kelkajn muzikajn novaĵojn, kiuj jam estas malnovaj; tamen la cetero de la enhavo estas interesa.
La unuan duonon ni dediĉis al la grupo Esperanto Desperado, kun informaĵoj pri la grupo kaj ĝia historio. La alia duono -kolorigita per muziko de Kore, JoMo kaj Solotronik- informas pri la grupo La Rolls laj alportas la malnovajn “novaĵojn”.
Se vi ŝatas la esperantan muzikon, kaj ĉefe la amuzan kaj danceblan, elŝutu ĉi numeron de La Roko!

La Roko #5 [35:35m]:
Play Now |
Ludu en Fenestreto |
Elŝutu (123)
En la antaŭa numero de La Roko oni anoncis muzikaĵon de Milan Doĉkal kaj poste disaŭdigis tute alian muzikaĵon. Ĉi tiu numero riparas la fuŝon, kaj por tio komencas per la anoncita kanton de Milan.
La 4an numeron de La Roko enhavas multajn novaĵojn alvenitaj el Vinilkosmo, sed ĉar tiun numeron estis aranĝita dum oktobro de 2006, kompreneble tiuj “novaĵoj” estas jam tre malnovaj; tamen la muzikaĵoj de Persone kaj Kore daŭras ĝuinda.
En la lasta parto de ĉi numero vi havos informaĵojn pri la subgrunda grupo Piĉismo kaj pri Esperanto Desperado.
Bonan aŭskultadon!

La Roko # 4 [36:58m]:
Play Now |
Ludu en Fenestreto |
Elŝutu (122)
Ne perdu la okazon aŭskulti ĉi tiun numero de La Roko!!!
La unua duono donas al vi la eblecon koni iom pri esperantaj bandoj kaj kantistoj, kiuj furoris iliatempe sed poste malaperis, kaj ankaŭ pri tiuj kies datumoj estas preskaŭ netroveblaj.
Vi aŭskultos pri La Mondanoj, Bruemaj Najbaroj kaj Milan Doĉkal kaj la albumo Ora Team’.
En la dua parto de ĉi tiu numero vi aŭskultos muzikon de Solotronik, Roĝer Borĝes kaj La Porkoj.
Mi vere kredas ke vi ĝuos la 3an numeron de La Roko.

La Roko # 3 [29:04m]:
Play Now |
Ludu en Fenestreto |
Elŝutu (102)
La 2a numero de nia programo pri rok-muziko, La Roko, jam elŝuteblas
Jam de la komenco de la elsendado de Radio Aktiva je la fino de septembro 2006, ni komencis dissendis ĉi tiun programeron, kie ni diskonigas la informojn kaj la muzikojn pri la esperantaj rokbandoj.
La unua sezono de La Roko havis 15 numerojn, kiujn ni disponigos ĉi tie iom post iom. Ni esperas ke vi ĝuos ilin.
Enhavo de La Roko #2
En ĉi tiu numero de La Roko vi trovos multajn informaĵojn pri DĴ Kunar, la bando Persone kaj Roĝer Borĝes, kompreneble akompanataj de ilia muziko. Je la fermo de la programo, la trilingva kanto “Al la barikadoj” de JoMo.
Nia programo pri rok-muziko, La Roko, nun estas elŝutebla ĉi tie.
Iom post iom, ni aldonos ĉi tie ĉiujn sonarkivojn el la unua sezono de La Roko.
Hodiaŭ ni aperigas la unuan numeron de La Roko.
Ĉar ĝi estis la unua programero, enhavas diversajn misaĵojn kaj fuŝaĵojn, sed eĉ tiel, estas ĝuinda. Bedaŭrinde, kiam ni havis problemojn kun la disko de nia komputilo, ni perdis multajn materialojn, kiuj tiam ne estis kopiitaj ie ajn. Inter ili estis la originalaj arkivoj de la unua sezono de La Roko; tial ni povas nur doni al vi la malpezajn versiojn de tiuj arkivojn.
Sed ĉi tiu unua numero estas speciala ankaŭ pro aliaj kialoj.
Unue, ĝi estis la ununura numero kiun ni faris en du partoj (kvankam ĉi tie ni disponigas nur unu sonarĥivon kun la du partoj gluitaj). La unuan parton ni dissendis kelkfoje kiel reklamado de la programo. La inaŭguran tagon ni elsendis la du partojn.
Kaj due, la duan parton estis elsendita “envive”, tio estas, ĝi ne estis antaŭregistrita kiel la unua parto kaj ĉiuj postaj programeroj de La Roko, sed elsendita samtempe dum ni parolis kaj miksis la muzikon.
Enhavo de La Roko #1
En ĉi tiu numero de La Roko vi trovos prezentadon kaj muzikon de Persone, Kore, Krio de Morto, JoMo, Dolchamar kaj Strika Tango.
Elŝutu kaj ĝuu ĝin.
Lastaj komentarioj