Archive for the 'Interesaj' Category

42a BKE - Prelego #2: Trompoj per Interreto

Ni jam prezentis ĉi tiun prelegon, dividita en 3 partoj, inter la 2a kaj 4a podkastoj de Radio Aktiva; sed por tiuj, kiuj volas aŭskulti nur la prelegon, kaj fari tion per unu nura podkasto, ni liveras ĉi tie la tutan prelegon de Francisco Wechsler, okazinta dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

Ĝuinda prelego, kaj por tiuj, kiuj ĵus nun eniras la interretan mondon, utilaj informoj kaj konsiloj troviĝas ĉi tie, por eviti esti trompita per dubindaj retmesaĝoj.

 
icon for podpress  42a BKE - Prelego de Wechsler: Trompoj per Interreto [42:15m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (265)

42a Brazila Kongreso de Esperanto - PRELEGOJ - #1: La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn

Radio Aktiva aldonas novan serion por elŝutado: 42a BKE, kun prelegoj kaj intervjuoj faritaj de Sonia Risso en Rio de Janeiro, dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

En ĉi tiu unua numero, vi aŭskultos prelegon de Paulo Sergio Viana pri “La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn”.

Temas pri la graveco de la rakontado por la homa menso; kaj la influo de rakontado ĉe infanaj mensoj, ĉe plenkresulaj mensoj kaj homaj grupoj estas analizata en ĉi tiu prelego.
Rilato inter literaturo kaj rakontado kaj risko perdi la rakontad-kutimon en la moderna socio estas aliaj fakoj pritraktitaj tie ĉi.

 
icon for podpress  RA 42a BKE - Prelegoj - #1 - Viana: La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn [41:46m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (309)

Monda Muziko #1 - Brazila Popola Muziko

Informo pri la podkastoj

Tio estas Monda Muziko (eks-Dek Minutoj Esperanto) Podkasto, mia celo por tio programradio estas montri la viva muziko de’l mondo, senpaga muzikojn libera elŝutita per interreto. La voĉojn de la mondo!

Monda Muziko # 1

En tiu unua podkasto ni iros koni brazila muziko. La oficiala lingvo de Brazilo estas la portugala, lingvo origina el latina, kio sonoras bela kaj agrabla. Ni aŭdos Brazila Popola Muziko (MPB) en du momentoj: “Criatura de Babel” (Kreito el Babelo) el Raúl Maxwell kaj Renato Miraith, kantita per Raimundo Fagner; kaj “Luar do Rio” Lunlumo de la Rivero, kompozita de Valéria Fajardo kantita per Vânia Canto kaj Raimundo Fagner. La kanzonoj estas en la senpaga kd de’l Konkurso pri Muziko el la Fenabb (Nacia Federacio el Asocioj Sporta de Banko de Brazilo).

“Ŝi havas prapatraj el Javo, ŝi insultas min en java lingvo, amas min en franca kaj aliaj lingvo: la konfuza Kreito el Babelo.”

 
icon for podpress  Monda Muziko #1 - Brazila Popola Muziko [9:33m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (207)

Lasta rekta elsendo de Radio Aktiva elŝuteblas

Pere de Skajpo Sonia kaj Daniel komunikiĝis kaj faris la lastan rektan elsendon de Radio Aktiva, por saluti kaj danki la geaŭskultantojn kaj kunlaborantojn. Kaj nun ĝi jam estas elŝutebla.

En tiu elsendo Sonia kaj Daniel rakontas la kialojn por decidi ĉesigi la rektan elsendon, sed samtempe alportas novaĵojn pri la estontaj podkastoj de la radio, kiujn vi povos elŝuti ĉi tie kiel ĉiam.

Se vi ne aŭskultis tiun interretan elsendon kaj scivolemas pri la ŝanĝoj en la venontaj podkastoj, nepre elŝutu kaj aŭskultu ĝin.

Teknike, tiun elsendon estis registrita “envive”, t.e. oni ne registris kaj prilaboris la partojn por fari la programon, sed Sonia kaj Daniel parolis inter si kaj al la aŭskultantoj kaj registris la tuton, do vi povos trovi pli da erarojn kaj fuŝetojn ol en ordinara programo; tamen donas la “tuŝon” de natureco kaj freŝeco, kiun oni povas atenti en lasta elsendo adresita al la aŭskultantaro.

 
icon for podpress  Lasta rekta elsendo de Radio Aktiva [77:38m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (1862)

La Roko #15 - Lasta programero de la unua sezono

La unua sezono de La Roko enhavis 15 numeroj, kaj ĉi tiu estas la lasta.

Pro problemoj kun la mikrofono, la voĉo sonas tre mallaŭte kompare al la muziko. La korektitan version bedaŭrinde ni perdis kiam rompiĝis la disko de nia komputilo, kaj nur restis ĉi tiun 24kbps-an version kun la voĉa mallaŭteco; tamen la muziko mem ne havis problemo, kaj ĉar temas pri la lasta numero de la sezono, ni rekomendas aŭskulti ĝin.

Ĉar ni havas diversajn religotajn projektojn kaj la tempo kaj homforto mankas, ni devas elekti inter ili por decidi kiujn projektojn antaŭeniri. Unu el tiuj projektoj estas registri la duan sezonon de La Roko, sed tio dependas de la intereso montrita de la geaŭskultantoj.

 
icon for podpress  La Roko # 15 - Lasta programero de la unua sezono: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (211)