31a de majo de la 2008a jaro: lasta elsendo de Radio Aktiva per reta elsendofluo.
Tamen daŭros la produktado de la podkasta versio.
La ĉiutaga kaj tuttaga reta elsendo de Radio Aktiva ĉesos ekzisti ekde la 1a de junio.
Post la fermo de la rekta elsendo la 1an de junio ĉijare, Radio Aktiva daŭros disponigante la podkastan version.
La decido fermi la rektan elsendon ne estis facila kaj estis prokrastita post nia unua evaluo de la progreso, kiam la radio atingis unu jaro da ekzistado. Tiam ni decidis daŭrigi la elsendadon dum plia jarduono, kaj tiam fari novan bilancon pri la celatingoj.
La 1an de marto, ni komenciĝis elsendi preskaŭ la tutan materialon de la radio, en daŭra formo, t.e. je kioma ajn horo oni povis aŭdi tute malsimilaj programojn. Dume, ni provis serĉi aliajn interesintojn partopreni la radioelsendon. Ni invitis unuopulojn, asociojn kaj aliajn podkastistojn kaj esperantajn radiojn profiti senpagajn spacojn en Radio Aktiva, kaj eĉ kundividi la administradon de la radio. Sed nia alvoko ne havis eĥon, krom tre malmultaj respondoj.
Sed ni ne senkuraĝiĝis kaj faris la lastan klopodon: rektan enketon al la aŭskultantaro. La kvanto da respondoj estis nesufiĉa (nur kvindeko da respondoj), sed almenaŭ la enhavo de tiuj respondoj helpus nin gvidi la estontan formon de niaj podkastoj.
Bedaŭrinde la bilanco ne estis bona rilate al la du ĉefaj celoj de nia rekta ĉiutaga elsendo.
Unu el la ĉefaj celoj de la rekta elsendo de Radio Aktiva estis servi al esperantistaj asocioj kaj unuopuloj kiel ilo por diskonigado de ties laboroj, kaj por kunordigi fortojn en la diversaj esperantaj projektoj. Ĉar nur malplimulto de la asocioj kaj unuopuloj profitis la diversajn senpagajn servojn ofertitaj de Radio Aktiva, ni konjektis ke -almenaŭ nune- niaj ofertoj ne utilas aŭ ankoraŭ ne venis la tempon por ĉiutaga kaj tuttaga radio en esperanto.
La dua ĉefa celo estis atingi multajn aŭskultantojn, ĉefe esperantistoj, kvankam ni pretigis programerojn ankaŭ por hispanoparolantoj. Ni volis doni al niaj rektaj aŭskultantoj la plej diversajn spacojn, por ĝui muzikon kaj koni niajn esperantistajn artistojn, profiti niajn spacojn por komencantoj por plulerni la lingvon aŭ pretigi sin por ekzamenoj, esti informitaj pri la movado kaj la eventoj pere de niaj informaĵoj, kaj ĉefe doni al ĉiuj niaj geaŭskultantoj la eblecon mem partopreni kaj aŭdigi siajn voĉoj. Ĉi lasta afero estis tre grava por ni, t.e. ke niaj geaŭskultantoj povu ne nur aŭskulti, sed ankaŭ partopreni, paroli, opinii kaj agi pere de nia radio.
Bedaŭrinde ankaŭ ne atingis ni tiun alian gravan celon. La nombro de niaj ĉiutagaj geaŭskultantoj kreskis tre malmulte kaj malrapidege, dum samtempe la partoprenado estis preskaŭ nula, neekzistanta.
Pro tiuj malsukcesoj en niaj du ĉefaj celoj, ni komprenis ke la rekta, ĉiutaga kaj tuttaga radioelsendado ne taŭgas, eble ĉar ekzistas pli taŭgaj rimedoj, aŭ ĉar ankoraŭ ne estas la ĝusta tempo por havi tian esperantan radion.
Tamen, ni volas veti ankoraŭ je la podkasta versio, kiu ĉiam estas elŝutita, kvankam la retroinformoj ankoraŭ estas tre tre malgranda. Ni bezonus pli grandan kaj konstantan informojn de niaj aŭskultantoj, por scii kiajn programojn estas pli ŝatataj kaj kiajn pli malŝatataj, por doni niajn fortojn kaj klopodojn al la plej taŭgaj programoj.
Ankaŭ estus bonege ricevi opiniojn, kritikojn kaj sugestojn.
Ni esperas ke la podkasta versio, kiu estas pli facile uzebla ĉar oni povas elŝuti ĝin kiam oni havas tempon kaj aŭdi ĝin poste, kiam oni volos, estos pli bone akceptita ol la rekta elsendo, kaj esperas ke dum la venontaj monatoj ni ricevu multe pli da mesaĝojn kaj la podkastoj estu multe pli elŝutotaj, por kuraĝigi nin daŭrigi almenaŭ nian podkastan laboron.
Amike,
Daniel Bebelacqua
(kunrespondeculo de Radio Aktiva)
Lastaj komentarioj