Archive for the 'Podkastoj' Category

Monda Muziko #5 - Asturio, bela lingvo kun tre belaj kantoj

La Princlando de Asturio (10.565 km2) havas proksimume 1.000.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el nur unu provinco, Asturio. La ĉefurbo estas Oviedo (asturie Uvieu) (200 000 loĝantoj). La ĉefa urbo laŭ loĝantoj tamen estas Ĥiĥono (hispane Gijón [ĥiĥon’], asturie Xixon [ŝiŝon’] kun 270 000 homoj. Aliaj gravaj urboj estas Avileso (Avilés), Luarca, Ribadesella, Llanes, Langreo kaj Cangas de Onís

 

La oficiala lingvo estas la hispana. Krome, ĝi estas unu el la lokoj kie oni parolas la asturian lingvon.

La nomo de la lando aludas antaŭ romian popolon asturoj (latine, astures). La nunajn loĝantojn oni nomas “asturianoj”.

Laŭ la tradicia historio de Hispanio, en Asturio ekis la Rekonkero de la lando en la forpelo de la araboj fare de la kristanaj gvidantoj, post mita batalo en Covadonga. La sinsekvo de hispanaj reĝoj komencas laŭ la tradicia kalkulo per la asturaj reĝoj. La batalado poste etendiĝis al Leono kaj Kastilio, kaj Asturio perdis la centran rolon.

La regiono tre gravis ekonomie en la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a, post la malkovro de gravaj karbominejoj kaj la fondo de siderurga industrio. Ĝi estis unu el la luliloj de la laborista movado en Hispanio. En 1934, tie okazis la plej grava punkto de revolucia lukto, kiu estas de tiam konata kiel revolucio de Asturio.

Ankaŭ okazis en Asturio la unuaj laboristaj luktoj kontraŭ la diktaturo de Franco kun la unuaj strikoj kiuj famigis la regionon internacie.

En la lastaj jaroj okazis forta ekonomia krizo en la regiono, post la fermo de multaj minejoj kaj la malpligrandigo de la industrio.

En 1982 estis aprobita la leĝo donanta aŭtonomecon al la regiono.

La asturia lingvo estas latinida lingvo, parolata ankaŭ en aliaj regionoj: Leono , pro tio ĝi nomiĝas ankaŭ Asturlleones, kaj “Miranda de Douro” en Portugalio, kie ĝi kunoficialas nomite mirandes [mirandes’]. Ĝi estis antaŭe la oficiala lingvo de la Reĝlando Leono, kaj historie estis egale grava kiel la kastilia.

Nuberu - Xuan

Son setenta años
que falen de la murnia
que relluma’n so cara.
Cien engurries nidies
que dancen al son
de la so sabencia.
Unes, canten l’alcordanza
de la primer lleción d’aprendía;
de les sombres que quinxeron
mustiar la verdá de la so inocencia.
Otres, del so camín adolescente;
del andar con dulces silencioses
en defensa l’amor y de la paz.
Yera un tiempu de lluces taramielles;
I’aniciu a la concencia de la vida;
el primer xingón de la llocura.
Son setenta años
que falen d’una vida
entamá ensin amoriu.
Cien engurries nidies
que dancen al son
de la so sabencia.
Asina, col altor del sol
y afincáu ena peña’l mar;
Xuan, el pescador,
manda un besu a l’humanidá.

Vorto k muziko: Manuel Peñayos

Rilate:

Asturias  Puente Romano sepia

Nubero (asturie, angle, hispane): http://www.nuberu.com/index.htm

Asturia Esperanto Asocio: http://www.uica.info/cgi-bin/k.cgim=unik;d=sobreAEA.eo.html

Esperantistoj en la hispana intercivitana milito: http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/civilmilito.htm

Akademio de la Lingvo Asturia (asturie): http://www.academiadelallingua.com/

Uiquipedia: http://ast.wikipedia.org/wiki/Portada

 
icon for podpress  Monda Muziko #5 - Asturio, bela lingvo kun tre belaj kantoj [9:52m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (3)

Podkasto #8 - Radio Aktiva

En ĉi tiu numero vi trovos novaĵojn pri la movado kaj raporto pri la Ĵurnalista Kongreso en Litovio.

ENHAVO:

  1. Turneo de Alejandro Cossavella en Eŭropo (fona muziko: La Druido, de Strika Tango).
  2. Primovada Informoj kaj Novaĵoj:
    1. Juliaj eventoj en Kastelo Gresillon.
    2. Intervjuo al Mikaelo Povorin en Parolu Mondo.
  3.  Muzikaĵo de Mikaelo Povorin.
  4. Primovada Spaco: Informo de Sonia pri la malfermo de la Ĵurnalista Kongreso.
  5. Muziko: “La lanternulo” de La Kompanoj.
  6. Legado de la ĵurnalistkongresaj konkludoj.
  7. Adiaŭo (fona muziko: Himno de Esperhe, de Dolchamar).
 
icon for podpress  8a podkasto de Radio Aktiva - alta kvalito (128 kbps) [31:18m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (321)

 
icon for podpress  8a podkasto de Radio Aktiva - meza kvalito (64 kbps) [31:18m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (16)

 
icon for podpress  Podkasto #8 - Radio Aktiva - malalta kvalito (24 kbps) [31:18m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (17)

42a BKE - Prelego #2: Trompoj per Interreto

Ni jam prezentis ĉi tiun prelegon, dividita en 3 partoj, inter la 2a kaj 4a podkastoj de Radio Aktiva; sed por tiuj, kiuj volas aŭskulti nur la prelegon, kaj fari tion per unu nura podkasto, ni liveras ĉi tie la tutan prelegon de Francisco Wechsler, okazinta dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

Ĝuinda prelego, kaj por tiuj, kiuj ĵus nun eniras la interretan mondon, utilaj informoj kaj konsiloj troviĝas ĉi tie, por eviti esti trompita per dubindaj retmesaĝoj.

 
icon for podpress  42a BKE - Prelego de Wechsler: Trompoj per Interreto [42:15m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (265)

42a Brazila Kongreso de Esperanto - PRELEGOJ - #1: La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn

Radio Aktiva aldonas novan serion por elŝutado: 42a BKE, kun prelegoj kaj intervjuoj faritaj de Sonia Risso en Rio de Janeiro, dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

En ĉi tiu unua numero, vi aŭskultos prelegon de Paulo Sergio Viana pri “La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn”.

Temas pri la graveco de la rakontado por la homa menso; kaj la influo de rakontado ĉe infanaj mensoj, ĉe plenkresulaj mensoj kaj homaj grupoj estas analizata en ĉi tiu prelego.
Rilato inter literaturo kaj rakontado kaj risko perdi la rakontad-kutimon en la moderna socio estas aliaj fakoj pritraktitaj tie ĉi.

 
icon for podpress  RA 42a BKE - Prelegoj - #1 - Viana: La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn [41:46m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (309)

Monda Muziko #2 - Liĥtenŝtejna muziko

ElisElis, Liĥtenŝtejna grupo de metalroko. Elis komencis kiel Erben Der Schopfung, ludinta elektronika roko; post ili aldonis la unua kd, la bando ŝangis ĝian nomon kaj tipon de muziko pro kauzo de Oliver Falk (pianisto), kiu foriris la grupon. La muzikojn gajnis pezon konvertita en metalroko. La kantistino Sabine Dunser kaj la gitaristo Pete Streitkaj estas la ĉefa membroj kaj komponistoj el grupo.

Malfeliĉe en 2005 Sabine mortis pro cerba hemoragio. La bando decidas daŭrigi ĝian laboron, ili aldonas Griefshire, en 2006 kiel omaĝo al Sabine kaj invitas Sandra Schlerete (eks - Dreams Of Sanity ) kiu komentis: “mi pensas ke Sabine kantas kun mi”

Por Dio, princo kaj patrujo! El Elis:

Der Letzte Tag - La lasta tago

“Es geschah in der Zeit,
als die Sonne die Erde zum glühen brachte
und die Menschen sich nach der Nacht sehnten,
nach den Schatten
und der Linderung ihrer Qual…

Die Luft steht stickig still
Die Erde in der Hitze bebt
Kein Windhauch lindert die Qual
Schweiss rinnt von der kalten Stirn
Fieber tobt im weissen Leid
Kein Windhauch lindert die Qual

Auf sanften Flügeln schwebt die Nacht herbei
Der letzte Tag
Schliesst dunkle Augen mit weichem Flügelschlag
Auf sanften Flügeln schwebt die Nacht herbei
Die leise Klag
Schwindet ungehört, weil sie nichts vermag

Staub liegt in der heissen Luft
Das Atmen fällt ihm schwer
Kein Windhauch lindert die Qual
Flehend an seinem Bette wacht
Die Geliebte wartend auf die Nacht
Kein Windhauch lindert die Qual

Auf sanften Flügeln schwebt die Nacht herbei
Der letzte Tag
Schliesst dunkle Augen mit weichem Flügelschlag
Auf sanften Flügeln schwebt die Nacht herbei
Die leise Klag
Schwindet ungehört, weil sie nichts vermag

Es geschah in der Zeit
Und endlich kam die Nacht”

Muziko elŝutita el http://www.elis.li

Podkasta retpaĝo Monda Muziko

 
icon for podpress  Monda Muziko #2 - Liĥtenŝtejna muziko [9:37m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (61)